KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

BANDOJ en la kompilo "ESPERANTO SUBGRUNDE 2" (de 11 ĝis 23)

11- La Bleka Forfikulo kaj Siaj Orelboristoj 

La Bleka Forfikulo400

Iun belan tagon de aŭtuno 1987 mi renkontis nepriskribeblan estaĵon en la ĉarma vilaĝeto de Fontetoj, sufiĉe sude de Esperantujo. Fakte tiu estaĵo tamen estis multe pli humana ol miaj vortoj povus tion lasi kredi. Unue, ĉar nur humanoj kun vera koro scipovas paroli esperante. Kaj li parolis esperante ! Krudan espon, certe, okaze malĝustan espon, sed tamen espon !

Li prezentis sin al mi kiel estante La Forfikulo ! Ĉar li deziris fiki for el nia mondo ĉiun aĉulon kiu poluas ĝin ! Antaŭ ol espisto, rokemulo li estis. Kaj pere de akra roko li pensis atingi sian celon.

En tiu benita epoko, li ĵus renkontiĝis kun aliaj rokemuloj kaj serĉis ejon kapablan elteni bruegan rokmuzikon ! Ĝuste tion mi tiam havis, ejon en kiu franca tiama nekonata rokbando "Panique au Paddock" prilaboris siajn proprajn muzikaĵojn. Wolfgang, ilia bandestro kaj bedaŭrata amiko mia, agnoskis ke La Forfikulo kaj siaj bandanoj kunuzu la ejon.

Kompreneble, necesis bone defini la tempouzon, ĉar evidente la du bandoj ne povis muziki samtempe en sama ejo. Fakte, tie ne ekzistis vera neebleco kaj finfine tio montriĝis multe pli facila ol ni timis !

La vera problemo estis ke la nova espa rokbando estis multege pli brua ol la franca. La Forfikulo vere boregis niajn povrajn orelojn. Kiam mi rimarkigis tion al li, anstataŭ malĝentile grumbli aŭ arde koleriĝi, lia vizaĝo paciĝis kaj prilumiĝis de ĝoja rideto kiun eĉ plej mildaj anĝeloj ne kapablus.

Tio lasis min stupida, sen voĉa, komplete muta, miaj okuloj grandiĝantaj kiel du rondaj lozeraj flaŭnoj(*).

"Vi estas Genio"(**), subite ekkriis li, "dankegon !"

Subite mi tiam sentis min likviĝi, kvazaŭ mi estiĝus la plej manĝindaj, la plej manĝotaj kaj fine la plej manĝendaj versoj de kvar rondeloj de Rabelais(***) parolanta pri montoj da lozeraj flaŭnoj ! Eble, la fakto ke li ja diris "Genlo", kun la majusklo, kaj ne "geniulo", kun aŭ sen majusklo, kiel mi tiam pensis ke li estus devinta diri por paroli korektan esperanton, eble do tiu fakto partoprenis al mia stupideco. Eble ankaŭ, mi jam vidis min, pli poste, pasantan multajn horojn por klarigi al li la subtilan diferencon. Genio, aŭ ĝenio, estas speco de dia estaĵo, de feo, aŭ de fabela estaĵo, iel ekzemple eliranta el oleo lampo, kiam oni ĝin frotas, kiel en la kontoj de Mil kaj Unu Noktoj. Genio estas ankaŭ mensa kapablo elpensi eksterordinarajn kreaĵojn. Dum geniulo nur estas la ulo kiu kapablas tiun genion !

Same subite komprenante mian nekomprenon li klarigis :

"Genio(**) vi estas ! Vi ĵus eltrovis la taŭgan nomon por nia bando ! "

Tempo... Tempego, dum kiu eĉ la muŝoj ne zumis, tempo dum kiu eĉ la malplej senbrue pasantaj anĝeloj tute senbruis kaj eĉ tute ne plu pasis... Ega tempego post kiu mi finfine komprenis, sentante min kiel fluganta sur roza nubeto, ke li vere pensis min dia estaĵo, iu estaĵo kiel lia bona genia genio, kreanta nur por li lian plej karan deziron !

"Ni do nomiĝos La Bleka Forfikulo kaj siaj Orelboristoj  ek... Ek de tuj !"

Mi ne raportos al vi la tumulte vakarman bruegadon kiu tiam eksplodis el la gorĝoj de la tiel bone nomitaj Orelboristoj ! La bruo eliranta el iliaj muzikinstrumentoj estis tamen multege pli eltenebla. Kaj nur tiam mi ĉesis flugi, nur tiam mi refalis surteren...

Bedaŭrinde mi neniam sciis de kie ili venis, nek kien ili foriris. Eble revenis ili al pasinta estonteco ?

Eble iun belan tagon de aŭtuno aŭdos mi ilin alfrapi mian pordon ?

Bertrando

*) Lozera flaŭno ("flaune" en la franca lingvo) : speco de torto kies tortofundo estas garnita de miksitaj tre speciala ŝafina fromaĝo, sukero kaj ovoj, miksaĵo parfumita pere de oranĝoflora akvo.

**) Nur legu la sekvon...

***) En la Plena Ilustrita Vortaro, oni povas trovi lian esperantigitan nomon : Rabelezo... Kompreneble (aŭ ne...) neniu povus garantii ke tuj famaj kvar poemetoj ankoraŭ ekzistus ie en la universo... Kaj jes, versoj manĝeblas !

 

 

12- Manifesto Jukebox

Manifesto Jukebox

Manifesto Jukebox estis finna punkroka bando, kiu aktivis inter 1998 kaj 2008. Ilia kruda sed melodia gitardominanta sono kaj socie komentaj tekstoj rapide kaptis la intereson de la mondvasta herbejradika punk-scenejo.

En la jaro 2000 la bando publikigis sian debutalbumon Desire ('Deziro'), kiu iĝis klasikaĵo en la ĝenro. Dum tiuj studiosesioj la bando ankaŭ registris esperantan version pri la lasta kanto de la albumo: Mi nur ridetas kiam disfalas via plan'.

Post la apero de la anglalingva albumo Manifesto Jukebox turneis intense ĉirkaŭ Eŭropo. Ilia sekva albumo Remedy ('Rimedo') estis eldonita de la losanĝelesa organizo Better Youth Organization en 2002.

Sekvis turneoj en Japanio, Usono, kaj Eŭropo. Atinginta pli-malpli ĉion atingeblan en la memprodukta scenejo, la bando iĝis malpli aktiva.

Manifesto Jukebox publikigis unu plian albumon, Strain ('Strebo') en 2006 kaj dismembriĝis en 2008.

La eksaj membroj vivtenas sian amikecon kaj daŭre hazarde reaktiviĝas en privataj okazaĵoj.

 

https://www.facebook.com/manifestojukebox

 

13- Pendumito

Lukas pendumito400         Pendumito rubando r400

Foto: Lukaso

 

PENDUMITO estas punk-hardkora bando el Pollando, kiu en sia transdono klopodas disvastigi liberecanajn kaj poresperantajn ideojn. La muziko estis registrita marte-aŭguste 2003 kaj sendepende eldonita de la bando.

La muziko de PENDUMITO estas miksaĵo de rapida kaj akra krust-punko kun elementoj de metalo.

La bando konsistis el tri muzikistoj - Elvis, Szcsur kaj Lukaso.

La ĉefa ideulo estis Lukaso, kiu basgitaris kaj verkis tekstojn.

Liaj kantoj estis en la pola kaj en esperanto - kontraŭ kapitalisma politikaĉo kaj kontraŭ supero de la angla lingvo.

Kaj la grupo entute apogis esperanto-movadon inter polaj subgrunduloj.

 

 
14- Penis Canina

 
Penis Canina400

Penis Canina estis fondita en 2013 en Ivanovo (Rusio).

La kerna membraro estis:
Vladimir (ankaŭ konata kiel Jan Ali Sin) - gitaro (punk-bando "Frakasi"), Aleksej - voĉo (nojz-projektoj "Noise Jihad", "Thermionic Emission" k.a.) kaj Maks - drumo (grinckor-bando "Death Before Revolution"), sed kelkaj koncertoj kaj registraĵoj estis luditaj kun aldonaj muzikistoj.

Dekomence ĉio estis kaosa nojzkoro (Brukoro) kun sentekstaj krioj, sed rapide tio evoluis al kruda grinckoro kun kantoj en diversaj lingvoj - la germana, la ĉeĥa, la estona, la svahila, la angla kaj esperanto - ĉar ĉiuj uloj estis interesitaj pri lingvoj kaj kulturoj; du el membroj estis esperantistoj - Vladimir kaj Maks.

 

"Penis Canina" disiĝis en 2014. Dum sia aktiveco la bando eldonis kelkajn nojzkorajn kundividitajn albumojn ("split") kaj koncertis kune kun "Sete Star Sept" (Japanio), "Bestial Vomit" (Italio), "I Know" (Belarusio), "Kroveled", "Pissdeads", kaj aliaj.

 

https://vk.com/peniscaninanxc

https://soundcloud.com/penis-canina

 

 

15- Piĉismo

pichismo400   pichismo logoblack400

Piĉismo, estas punkroka ukraina bando. Ili nomas sian ĝenron "esperantokoro".

La grupo estis starigita en januaro 1993 en Tsiouroupynsk, suda Ukrainio, de Gleb Maltsev (hurloj kaj ideologio) kaj Roman "Malthus" Maltsev (gitaro). Sergeï Tarasevitch (alia gitaro).

 

Piĉismo havas ampleksan diskografion kaj longan historion de ŝanĝoj de la konsisto.

 

La grupon gvidas Gleb Maltsev, kiu nuntempe loĝas en Kaŭno (Litovio).

https://www.facebook.com/Pichismo-140486489392021

 

 
16- Pixamandúrries (Piŝamandurjes)

Pixamandurries1r400     Pixamandurries logo 2 400

 

Pixamandúrries, estis kampara punkbando el Empordà (Katalunio) de la fino de la 80-aj jaroj, kelkaj el ĝiaj membroj venis de grupo nomata "Mioks" kun kiu ili registris demon. Pixamandúrries, aktivis inter 1989 kaj 1995. Laŭlonge de sia kariero, ĝi donis plurajn koncertojn en Katalunio, Valencio, Balearoj kaj ankaŭ en Francio kaj Germanio.

La bando publikigis la albumon "Quina vida (Picap, 1991), memeldonitan demon titolitan L'any dels gossos (La Jaro de la Hundoj) (1993) kaj la unuopaĵon Tierra i Libertad subtene al la EZLN, redaktitan de Kapitano Swing, Tralla Records kaj El Lokal, kaj kantoj en diversaj kompilaĵoj (inter ili Vinilkosmo-Kompil’ Vol.1). La lasta koncerto de Pixamandúrries okazis en 1995. La lastaj membroj de la grupo estis Kinty (kuirilaro), Cuco (kanto, grajlo kaj bongoj), Xevi (gitaro), Joni (baso) kaj Pine (gitaro).

25 jarojn poste en 2020 la grupo reformiĝis por registri albumon titolitan Dels rics i dels pobres (de Riĉuloj kaj Malriĉuloj) eldonitan de Kasba Music SL, kun la duone esperanta, duone kataluna titolo "Tempiĝas Temp' ".

 

https://www.facebook.com/pixamandurries.punkrural/

 

17- Platano & Sparky Riot (Platano kaj Sparka Ribelo)

Platano Sparky Riot400

 

Platano (eks-membro de La Pafklik) partneriĝis kun Sparky Riot (Sparka Ribelo) por registri ska-punkan dob-version de « Baldaŭ » por Esperanto Subgrunde 2.

Al la projekto aldoniĝis Triboulet (eksmembro de Skawar), kiu per siaj fingroj alportis aldonajn muzikaranĝojn kiuj punkigis la kanton, kaj fine li remiksis majstre la tuton… « Baldaŭ », aŭ kiel havi esperon kiam la mondo ŝajnas ne plu havi.

 
Internaciistoj, Sparka Ribelo kaj Platano elvokas batalojn tra la mondo kaj la kapablojn de la popoloj malfermi barilojn de la eblo.

"Baldaŭ ni dancos sur tomboj en la tombejo de la malnova mond’"

https://platano.bandcamp.com/

https://sparkyriot.bandcamp.com/

 

 

 18- René Binamé   (Renato Bonamato)

Biname chapiteau 1                  

René Binamé estas belga grupo naskita en 1988.

Ili ludas anarkopunkajn kantojn kun incizivaj kantotekstoj, nuancigitaj de elektro-sonoj kaj kun libera-punka tendenco.

René Binamé lasas siajn engaĝitajn kantojn transmutiĝi laŭ la humoro, laŭ la etoso, en bru-poeziajn promenadojn, en kolektivajn trancojn, hipnotajn lulkantojn aŭ... en engaĝitajn, tenerajn kaj fajrigajn kantojn.

Por la kanto « Julie 1936 » (Juillet 1936) :
Kun la afabla permeso por la esperanta adapto de la eldonejo:
Edito-Musiques - Noir Coquelicot (Serge Utge-Royo)

http://www.aredje.net/rene-biname

 

 

 

19- Rezistanco

Rezistanco400

 

La grupo estis fondita aŭtune de 2010 en Tuchkovo (Rusio) fare de la punkuloj Diagen kaj Semyon. Al ili poste aliĝis alia studentino Diagena Valkyrie.

Komence la grupo nomiĝis "Sekta (A)". Iom poste en 2011 la grupo decidis aldoni esperantokoron al sia repertuaro, la nomo estas tradukita al esperanto kaj de tiam la bando nomiĝas Rezistanco.

Membroj de la grupo en malsamaj periodoj estis ...
Diagen - kanto, baso, kantoteksto (ekde 2010)
Semyon - drumo (2010-2012)
Valkirio - gitaro (2010-2011)
Rad Panther - apogkantoj (somero 2011 - aŭtuno 2012)
Plumpinto - gitaro (somero 2011 - marto 2012)
Alex - gitaro (marto-aprilo 2012)
Nataska Skapendra - drumo (februaro - julio 2012)
Mauser - gitaro, apogkantoj (julio - decembro 2012)
Gnome - drumo (aŭgusto - decembro 2012)
Teatraĵo - kontrabaso, apogkantoj (oktobro - decembro 2012)
xEZHx - drumo (ekde 2013)
Anonimus Z - gitaro (novembro-decembro 2014)
Trava - gitaro (ekde decembro 2014)

 


https://rezistancopunx.bandcamp.com/

 

 

20- Ruĝa Espero

   Ruĝa Espero definitiva logotipo r400      rugxa Espero rcr400

Bando punk-pezroka el Leningrado, kiu kantas en esperanto kaj en la rusa.

En esperanto ĉar ĝi estas neŭtrala, en la rusa ĉar ĝi estas lingvo de la revolucio.
Kantotemaro estas lukto kontraŭ tutmonda kapitalismo, marksismo kaj kontraŭfaŝismo.

 

Muzikistaro daŭre ŝanĝiĝas, sed la ĉefa ulo restas la sama — Aleksej Sĉastliviy.

 

 

 21- SocialZero

SocialEzro cr400   SocialZero logo400

Estas bando grinckora/fortviolenta el Reutov, Rusio, (2010-2012) La unua koncerto okazis aprile 2010 kun membraro el Jedkij, Sahhar kaj Jashcher.

La bando faris multajn koncertojn kaj registris 2 vivajn demojn.

Post tio okazis du ŝanĝoj en la grupo, kaj estis eldonitaj plia demo kaj 2 kundividaĵoj (split), ambaŭ jam post disiĝo de la grupo.
Membraro :
Jedkij - baso (2010-2011), voĉo
Saĥar - gitaro (2010-2011)
Jaŝcer – drumaro
Igorj - baso (2011)
Murzik - gitaro (2011-2012)
Saŝa Saŝin - baso (2012)

https://vk.com/socialzero

 

 

22- Stomachal Corrosion (Stomaka Korodo)

Stomaka korodo r400   Stomaka korodo logo400

 

La grinckora bando Stomachal Corrosion komencis aktivi en januaro de 1991.
Ĝi estas bazita en Minas Gerais en Brazilo. Ili ofte koncertis en diversaj brazilaj urboj.

Stomaka Korodo aperas en la unua volumo de Esperanto Sungrunde sed ankaŭ en 4 aliaj diversaj kundividitaj KDoj kaj kompilo, kaj registris plenan KD-albumon.

Post kelkaj ŝanĝoj, la grupo fiksiĝis de 2014 kun ĉi tiuj membroj:
- Saulo Eustáquio - voĉo
- Charlie Curcio - gitaro
- Hash Golem - baso
- Fred Catarino – drumo

La fonogramo « Mi ne kurbiĝu » estis disponigita de la eldonejo Cogumelo Records.
O fonograma “Mi Ne Kurbiĝu” foi cedido pela gravadora Cogumelo Records.

 www.facebook.com/Stomachalcorrosion

 

 

23- Tiu ne Gravas (Es Lo De Menos)

Tiu Ne Gravas400

Tiu Ne Gravas (TNG)  naskiĝis en januaro 2015.
Ĝi formiĝis kiel hispanlingva muzikgrupo, sed en marto de la sama jaro la memboj decidis konverti ĉiujn siajn tekstojn esperanten.

 

En tiu momento, Lautaro Croce, tradukis siajn kantojn kaj poste, en junio, ili registris tiujn novajn esperantajn kantojn.

La stilo de la bando konsistas el miksaĵo de rokaj alternativaj ĝenroj kiel Rock Stoner, Punk Rock kaj Metal Roko.

La bando baziĝas en Mendoza en Argentino kaj tie estas ankaŭ konata sub la nomo Es Lo De Menos (ELDM) kiu signifas Tiu Ne Gravas.

-Kantisto: Leonardo Visaguirre
-Gitaristo: Enzo Caleri
-Basgitaristo: Santiago Fernandez
-Drumisto: Lautaro Croce Tekstoj:
-Leonardo Visaguirre
-Lautaro Croce

 

https://www.facebook.com/Eslodemenosrock

https://www.instagram.com/eslodemenosrock/

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP